Esperanto-kurso por komencantoj
Afiŝita de Liana je 7 septembro 2006 - 12:00am.
Moskva Esperanto-Centro startas novan Esperanto-kurson por komencantoj. Organiza kunveno okazos la 14-an de septembro je la 19:00 en Justo (6, 6-j Novopodmoskovnij per., ĉambro 106). La kurso konsistos el 20 lecionoj po 2 horoj, dufoje semajne.
Invitu viajn amikojn, kolegojn, familianojn kaj simple bonajn homojn, kiujn vi konas!
La kurson instruos Svetlana Smetanina.
Tel.: 187-45-08 – Moskva Esperanto-Centro; 156-38-31 - la oficejo de studorganizanto en Justo; 8-926-608-32-44 – Svetlana Smetanina; 8-916-201-94-37 – Mikaelo Ĉertilov.