Rusia Akademio pri Klerigo koopere kun Justo organizas internacian konferencon
Afiŝita de Liana je 12 marto 2007 - 1:00am.
La 13-an de aprilo 2007 en Rusia Akademio pri Klerigo okazos Internacia konferenco pri la temo "Propedeŭtika rolo de Esperanto en fremdlingva lernado". La aranĝon iniciatis Ministerio pri Klerigo kaj Scienco de Rusia Federacio lige kun la letero de EJU Justo kaj Rusia Esperantista Unio, kiu enhavis proponon enkonduki Esperanton en studplanojn de rusiaj klerigejoj. La laboron de la konferenco partoprenos elstaraj rusiaj kaj eksterlandaj sciencistoj, Esperanto-instruistoj, sociagantoj, politikistoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj. Laborlingvoj de la konferenco - la rusa kaj Esperanto. Rezulte de la konferenco aperos rezolucio, kiu estos bazo por decido de la Ministerio rilate instruadon de Esperanto en rusiaj klerigejoj.
Por aldona informo kaj registriĝo kontaktu la Organizkomitaton: Prof. G.M. Ŝilo (tel. 156-38-56) rectorate@ejusto.ru, Prof. L.I. Tuĥvatullina (tel. 8-903-779-18-91) admin@ejusto.ru .