Internacia konferenco "Propedeŭtika rolo de Esperanto en fremdlingva lernado"

La 13-an de aprilo en Rusia Akademio pri Klerigo okazis Internacia konferenco pri propedeŭtika rolo de Esperanto en fremdlingva lernado. La celo de la konferenco estis pridiskuti la iniciaton de sciencistoj, profesiaj esperantistoj, enkonduki la lingvon en studplanojn de rusiaj klerigejoj.

La konferencon partoprenis 48 personoj (inter kiuj 26 neesperantistoj) el 7 diversaj landoj (Hungario, Germanio, Japanio, Nederlando, Rusio, Ukrainio, Usono). Estis invititaj ankaŭ reprezentantoj de Rusia Ministerio pri Klerigo kaj Scienco, Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato, Ŝtata kaj Moskva Dumaoj k.a. Amaskomunikiloj estis reprezentitaj de televido (moskvaj kanaloj "TV-Centr", "Podmoskovje") kaj gazetoj ("Rossijskaja gazeta", Gazeta.ru, "Veĉernjaja Moskva", Planedo.ru). La diskuton partoprenis speciale invititaj eksterlandaj gastoj: Prof. György Nanovfszky (Budapeŝta Universitato, Hungario), Prof. Günter Lobin (Paderborna Universitato, Germanio), Prof. Akira Morita (Nagoja Universitato, Japanio), Doc. Wim Jansen (Amsterdama Universitato, Nederlando), Miĥail Lineckij (Kieva ŝtata liceo #38, Ukrainio), Steven Cobb (Usono). La ĉefa oponanto, Prof. I. Ĥaleeva, kiu antaŭe prezentis negativan konkludon, en la konferenco ne aperis.

La enkondukajn parolojn por la diskuto faris prof. Nikolaj Nikandrov, prezidanto de RAK, kaj prof. Gennadij Ŝilo, rektoro de Eŭropa Universitato Justo. Dum kafpaŭzo la reprezentanto de la Ministerio s-ino Nelli Rozina deklaris: «Atendu de la Ministerio neniun subtenon kaj eĉ ne turnu vin al ni. Ni nenion decidados». El tiu deklaro eblas konkludi kun granda grado de vero, kial el nuraj 9 personoj, rekomenditaj de la Ministerio kaj RAK por la konferenco, partoprenis nur 2 kaj kial evitis pridiskuton kaj akcepton de la rezolucio: atenco obstrukcii la aranĝon. Tio tamen ne havis sukceson, ĉar post viglaj diskutoj pri la titola problemo la ĉeestantoj unuanime akceptis rezolucion, pledantan subteni efektivigatajn en Rusio eksperimentojn celantajn riveli kaj konfirmi propedeŭtikan valoron de Esperanto kaj enkonduki la internacian lingvon Esperanto en studplanojn de rusiaj klerigejoj samrajte kun ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj kiel propedeŭtikan rimedon antaŭ lernado de fremda lingvo.

Laŭ la materialoj de la konferenco Justo eldonos libron kun tekstoj de elpaŝoj kaj videofilmon, kiuj mendeblos iom poste.