Novaĵoj
Profesoro de Tokia universitato Teruhiro Sasaki lekcios por studentoj de Justo
Afiŝita de Liana je 9 marto 2009 - 1:00am.
Profesoro de Tokia ŝtata universitato Teruhiro Sasaki elpaŝis dum la kunveno de Moskva Esperanto-klubo en EJU Justo. La profesoro respondadis multajn demandojn, kiuj estis ligitaj precipe kun Japanio, rusa literaturo kaj historio de Esperanto-movado. Prof. Sasaki montris senriproĉan konon de rusa lingvo kaj literaturo: li tre kortuŝe plenumis (kun helpo de kelkaj ĉeestintoj) rusan popolan kanton "Eliras mi sola sur la vojon" (versoj de M.Ju. Lermontov). La 10-an de marto ĉi-jare prof. Sasaki lekcios por studentoj de Justo.
Justo promocias profesoron Azarov por aljuĝo de Nobela premio de paco
Afiŝita de Liana je 31 oktobro 2007 - 1:00am.
Universitato Justo promociis sian profesoron, verkiston Jurij Azarov por aljuĝo de Nobela premio de paco pro la ciklo de laste verkitaj noveloj, kaj ankaŭ pro lia scienca kaj pedagogia agado. La universitatan iniciaton subtenis i.a. Baŭman Moskva ŝtata teknika universitato , Moskva ŝtata universitato pri kulturo kaj artoj, Asocio de teknikaj universitatoj, Unio de verkistoj k.a.
Kvin finintoj de Justo ricevis "orajn" medalojn
Afiŝita de Liana je 26 junio 2007 - 10:00am.
La 26-an de junio 66 finintoj de Justo: el jura fakultato (21), ekonomika fakultato (37) kaj fakultato pri administrado (8) - sukcese pasis ŝtatajn ekzamenojn, defendis diplomverkojn kaj ricevis diplomojn. Kaj jenaj studentoj, kiuj ricevis diplomon kun distingo, estis honoritaj ankaŭ per "oraj" medaloj: Lazlo Berets, Uljana Ganiĉeva, Veniamin' Sidorenko, Svetlana Ĉiĵova kaj Jekaterina Ŝinakova. Plia informo...
Internacia konferenco "Propedeŭtika rolo de Esperanto en fremdlingva lernado"
Afiŝita de Liana je 17 aprilo 2007 - 10:00am.
La 13-an de aprilo en Rusia Akademio pri Klerigo okazis Internacia konferenco pri propedeŭtika rolo de Esperanto en fremdlingva lernado. La celo de la konferenco estis pridiskuti la iniciaton de sciencistoj, profesiaj esperantistoj, enkonduki la lingvon en studplanojn de rusiaj klerigejoj.
La konferencon partoprenis 48 personoj (inter kiuj 26 neesperantistoj) el 7 diversaj landoj (Hungario, Germanio, Japanio, Nederlando, Rusio, Ukrainio, Usono). Estis invititaj ankaŭ reprezentantoj de Rusia Ministerio pri Klerigo kaj Scienco, Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato, Ŝtata kaj Moskva Dumaoj k.a. Amaskomunikiloj estis reprezentitaj de televido (moskvaj kanaloj "TV-Centr", "Podmoskovje") kaj gazetoj ("Rossijskaja gazeta", Gazeta.ru, "Veĉernjaja Moskva", Planedo.ru). La diskuton partoprenis speciale invititaj eksterlandaj gastoj: Prof. György Nanovfszky (Budapeŝta Universitato, Hungario), Prof. Günter Lobin (Paderborna Universitato, Germanio), Prof. Akira Morita (Nagoja Universitato, Japanio), Doc. Wim Jansen (Amsterdama Universitato, Nederlando), Miĥail Lineckij (Kieva ŝtata liceo #38, Ukrainio), Steven Cobb (Usono). La ĉefa oponanto, Prof. I. Ĥaleeva, kiu antaŭe prezentis negativan konkludon, en la konferenco ne aperis.
La enkondukajn parolojn por la diskuto faris prof. Nikolaj Nikandrov, prezidanto de RAK, kaj prof. Gennadij Ŝilo, rektoro de Eŭropa Universitato Justo. Dum kafpaŭzo la reprezentanto de la Ministerio s-ino Nelli Rozina deklaris: «Atendu de la Ministerio neniun subtenon kaj eĉ ne turnu vin al ni. Ni nenion decidados». El tiu deklaro eblas konkludi kun granda grado de vero, kial el nuraj 9 personoj, rekomenditaj de la Ministerio kaj RAK por la konferenco, partoprenis nur 2 kaj kial evitis pridiskuton kaj akcepton de la rezolucio: atenco obstrukcii la aranĝon. Tio tamen ne havis sukceson, ĉar post viglaj diskutoj pri la titola problemo la ĉeestantoj unuanime akceptis rezolucion, pledantan subteni efektivigatajn en Rusio eksperimentojn celantajn riveli kaj konfirmi propedeŭtikan valoron de Esperanto kaj enkonduki la internacian lingvon Esperanto en studplanojn de rusiaj klerigejoj samrajte kun ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj kiel propedeŭtikan rimedon antaŭ lernado de fremda lingvo.
Laŭ la materialoj de la konferenco Justo eldonos libron kun tekstoj de elpaŝoj kaj videofilmon, kiuj mendeblos iom poste.
Nova numero de "Scienco kaj Kulturo"
Afiŝita de Liana je 27 marto 2007 - 12:38pm.
La enhavon de nova, № 2(70)2007, numero de internacia revuo "Scienco kaj Kulturo" legu ĉi-tie.