Revuo "Scienco kaj Kulturo"

Eŭropa Jura Universitato Justo (Moskvo) informas Vin, ke ĝi jam la dekkvinan jaron eldonas en Esperanto dumonatan revuon “Scienco kaj Kulturo”, kiu havas abonantojn en 24 landoj. Ĉiu numero havas 48 paĝojn nigra-blankajn plus kvar koloraj kovrilpaĝojn.
En la revuo estas publikigataj materialoj pri diversaj sciencaj temoj, verkitaj de esperantistoj kaj neesperantistoj - ankaŭ pedagogoj kaj studentoj de nia Universitato, materialoj pri la E-movada historio kaj nuno, pri eminentaj E-movadanoj, konataj kaj nekonataj ekster Rusio, - pluraj el tiuj materialoj estas vere unikaj.
24 paĝoj de ĉiu numero - speciala kajero sur kolora papero - estas dediĉataj al literaturo: originala kaj tradukita prozo kaj poezio, recenzoj, humuraĵoj kaj diversstilaj ilustraĵoj. Plejparto de niaj aŭtoroj estas tute nekonataj al nerusia E-publiko, do Viaj geMoŝtoj povas konatiĝi kun nova por Vi bukedo de originalaj E-literaturistoj, ĉefe - poetoj.
Ni publikigas ankaŭ verkojn de nerusiaj aŭtoroj - sciencistoj kaj literaturistoj. Ĉiu kontribuanto ricevas aŭtoran ekzempleron de la koncerna numero.
Entute jam estas eldonitaj (inkluzive februaron 2009) 81 numeroj de la revuo “Scienco kaj Kulturo” kun suma kvanto de 4050 paĝoj, inter kiuj 1944 paĝoj - nekonataj al Vi literaturaĵoj.
|
Jara abono |
Aparta numero |
|
|
Tarifo A: por ekssovetiaj kaj orienteŭropaj landoj krom Rusio |
18 eŭroj |
3 eŭroj |
|
Tarifo B: por Rusio |
210 rubloj (plus sendokostoj 70 rub.) |
35 rubloj (plus sendokostoj 12 rub.) |
|
Tarifo C: por aliaj landoj |
30 eŭroj (aerpoŝta aldono 7 eŭroj) |
5 eŭroj (aerpoŝta aldono 1,2 eŭroj) |
Abonkotizojn Vi povas pagi en Universitato aŭ ĝiri:
-
en eŭroj:
1) Konto 408.179.780.010.005.713.19
Ricevonto: Shilo Gennady
Banko de ricevonto: ZAO Raiffeisenbank Austria 17/1 Troitskaya, Moscow, 129090, Russia SWIFT: RZBVRUMM
Banko-peranto: Raiffeisen Zentralbank Osterreich AG Stadtpark 9, A-1030 Vienna, Austria acc. 1-55.025.928 SWIFT: RZVAATWW
2) ABN-Amro Bank, Postbus 949, 3000 DD Rotterdam, konto 42.60.51.599 (por UEA-konto GMSI-H);
-
en rubloj:
1) Konto 407.038.108.002.100.000.11 en OAO "Bank Moskvi". K/konto 301.018.105.000.000.002.19. INN 7706101758. BIK 044525219. Ricevonto: Eŭropa Jura Universitato Justo (por revuo "Scienco kaj Kulturo");
2) per poŝta mandato laŭ poŝta adreso de la redakcio je nomo de prof. G.M. Ŝilo.
Poŝta adreso de la redakcio: RU-125130, Moskvo, p/k 80.
Retpoŝto: skk@ejusto.ru
Tel./fakso: (+7 499) 767-08-31.